rnd's website logoTokipono paĝo 13: speciala vortara eldono

"nimi sin li kama!"

En la deknaŭa de julio 2021, Sonja Lang eldonis aldonitan oficialan Tokiponan libron, "Toki Pona Dictionary" (ankaŭ konata kiel "ku" aŭ "lipu ku"). Ĉi tiu libro provizas tradukojn de la angla al Tokipono kaj inverse por multe da vortoj. Ĝi kunigas la enketon en la Tokipona komunumo de 2020-2021, kaj dokumentas 61 aldonitajn vortojn, kiujn oni uzas en la lingvo por entuto de 181 "nimi ku". Kvankam la plejparton de ĉi tiuj vortoj oni malofte uzas en la komunumo, estas 17 kromaj "nimi ku suli" vortoj, kiujn oni taksas oftaj kaj sufiĉe gravaj por aparte enlistigi ilin. Ĉi tiu paĝo traktos ĉi tiujn novajn vortojn.

vorto signifo
namako spico, aldonita
kin ankaŭ, ambaŭ
oko okulo
kipisi tranĉi, dividi
leko kvadrato, bloko, (ŝtuparoj)
monsuta time, monstro, timiga
misikeke medikamento, kuraci
tonsi nebinara, genronekonformiĝa, (transgenrulo)
jasima spegulo, reflekti, reversi, mala
soko fungo
meso averaĝa, meza
epiku mojosa
kokosila ne paroli Tokiponon en Tokipona grupo
lanpan kapti, ŝteli, akiri
n hm...
kijetesantakalu lavurso aŭ alia musteloido
ku (interagi kun) la Tokipona vortaro

La vortoj "namako", "kin" kaj "oko" listiĝas kiel sinonimoj por "sin", "a" kaj "lukin" respektive en lipu pu. Tamen, komunume, ĉi tiuj vortoj havas iom da malsamaj signifoj:

  • "sin" kutime signifas "nova", "namako" kutime signifas "aldonita" aŭ "ekstra".

  • "kin" estas uzita ĉe la fino de frazoj por "ankaŭ" aŭ "ambaŭ". "a" ne havas tian specifan uzon.

  • "oko" specife signifas "eye", kvankam "lukin" ankaŭ signifas "vizio" kaj "vidi".

La vortoj "kipisi", "leko", "monsuta" kaj "misikeke" estis fruaj vortoj, kiujn oni inventis antaŭ la eldono de lipu pu, kaj ilin ankoraŭ uzas oni en la komunumo hodiaŭ. Iuj de ĉi tiuj vortoj estis inventitaj de Sonja Lang mem, kiel "kijetesantakalu" kaj "misikeke" (la unua kiel ŝerca vorto, kiun la Tokipona komunumo varme akceptis).

La ceteraj estas specife novaj vortoj. Ekzemple, la vorton "ku" inventis Sonja Lang kiel partneron de "pu" por priskribi interagon kun la dua oficiala Tokipona libro.

Vi povas aŭ elekti uzi ĉi tiuj vortoj aŭ eviti ilin. Mi persone preferas uzi nur la vortprovizon en la lipu pu, kaj mi uzas aldonajn vortojn nur kiam estas absolute necese. Sed ĉiam estas helpeme lerni la plej oftajn aldonajn vortojn kaj scii kion ili signifas (Vidu ankaŭ: ekstra paĝo 1).

Ekzercoj

Nun, penu trovi la signifojn de ĉi tiujn frazojn.

  • kijetesantakalu li soweli epiku.
  • kulupu tonsi li pilin monsuta ala.
  • jan pi pona sijelo li pana e misikeke tawa mi.
  • sina wile suli e sona sina la o ku.
  • sitelen tawa ni li meso.

Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. (La responda paĝo provizos versiojn laŭ la nimi pu kaj la nimi ku.)

  • Fajro timigas min.
  • Kial vi ne parolas Tokipone?
  • Portu okulvitrojn, por ke vi ne difektu la okulojn.
  • Bonvolu doni al mi la sukeron ("blankan dolĉan spicon").
  • Kiel vi volus, ke mi tranĉu la picon ("panan rondon")?

Respondoj

Antaŭa paĝo Unua paĝo

Follow me on Mastodon This page made with Vim Best viewed in Firefox jan li lukin e lipu ni lon tenpo mute