rnd's website logotoki pona dictionary

Ĉi tiu estas listo de ĉiuj oficialaj vortoj en Tokipono inkluzivitaj en la paĝoj 1 al 12, alfabete ordigitaj. Vi povas alklaki la vortojn por iri al la leciono, en kiu ili estas prezentitaj. Ĉiu vorto en la listo havas variajn signifojn depende de sia gramatika rolo.

La adjektiva difino taŭgas kaj por adjektivoj kaj por adverboj, ĉar la nura distingo inter ili en Tokipono estas tio, ĉu ili sekvas substantivon aŭ verbon.

Substantivan vorton oni ĉiam povas uzi kiel adjektivon kun la signifo "de [substantivo]". Ekzemple, "moku soweli" povas signifi "besta manĝaĵo" aŭ "viando", depende de kunteksto.

Ĉi tio ne estas kopio de la vortaro difinita en la oficiala libro aŭ iu ajn alia kurso. Iujn vortojn oni povas uzi kiel partikulojn, krom tiujn en ĉi tiu listo. Ĝi ankaŭ listigas iujn nekonvenciajn uzojn de vortoj, kiuj povas utili nur kun aliaj vortoj.

Tokipone, vi povas fari viajn proprajn frazojn kaj alternativajn signifojn de vortoj, depende de kunteksto. La plej importa regulo estas tio, ke oni komprenu vin.


a

  • partikulo: (emocia interjekcio, emfazo aŭ konfirmo)

akesi

  • substantivo: lacerto, reptilio

La vorto "akesi" signifis "'malbela' besto" ankaŭ, sed la dua oficiala Tokipona libro forigis ĉi tiun signifon.

ala

  • substantivo: nenio
  • adjektivo: ne, malplena
  • nombro: nulo

alasa

  • verbo: ĉasi, kolekti
  • verbo (nekonvencia): serĉi
  • antaŭverbo (nekonvencia): provi, peni (fari ion)

ale/ali

  • substantivo: ĉio, universo
  • adjektivo: ĉiu, abunda
  • nombro: ĉio/senfino (simpla sistemo), 100 (malsimpla sistemo)

anpa

  • substantivo (malnova/ne-pu): malsupra parto
  • adjektivo: kliniĝanta, malsupra, humila, dependa
  • verbo sen objekto: kliniĝi
  • verbo kun objekto: konkeri, venki

ante

  • substantivo: diferenco, ŝanĝo, (nekonvencia) versio
  • adjektivo: diferenca, alia, ŝanĝita
  • verbo: ŝanĝi, ŝanĝiĝi

anu

  • partikulo: aŭ

awen

  • substantivo (nekonvencia): stabileco, sekureco, atendo
  • adjektivo: konservita, sekura, eltenanta, rezistema, atenda, resta
  • verbo: konservi, atendi, rezisti, protekti
  • antaŭverbo: daŭrigi, plu (fari ion)

e

  • partikulo: (specifi objekton)

en

  • partikulo: kaj (kombinas subjektojn)

esun

  • substantivo: komerco, transakcio, interŝanĝo
  • adjektivo: pri komerco/interŝanĝo, komerca
  • verbo: komerci, interŝanĝi

ijo

  • substantivo: aĵo, objekto, afero
  • adjektivo: materiala, fizika

ike

  • substantivo: malbono
  • adjektivo: malbona, kompleksa, nenecesa
  • verbo (nekonvencia): malbonigi

ilo

  • substantivo: ilo, maŝino, aparato
  • adjektivo: utila, (nekonvencia) elektronika, metala

insa

  • substantivo: internoj, enhavoj, centro, stomako
  • adjektivo: centra, interna, inter

jaki

  • substantivo: malpuraĵo, malŝparo
  • adjektivo: malpura, aĉa, venena, malsana
  • verbo: malpurigi

jan

  • substantivo: homo, homoj, homaro, iu
  • adjektivo: homa, personala

jelo

  • substantivo/adjektivo: (la koloro) flava (kaj ĝiaj nuancoj)
  • verbo: flavigi

jo

  • substantivo: (nekonvencia) posedo, posedaĵo
  • verbo: havi, porti, enhavi, teni

kala

  • substantivo: fiŝo, mara besto, mara estaĵo

kalama

  • substantivo: sono, bruo
  • adjektivo: laŭta, brua, sonfarada
  • verbo: fari bruon, deklami, ludi (instrumenton)

kama

  • substantivo: evento, alveno
  • adjektivo: alvena, venanta, estonteco, alvokis
  • antaŭverbo: fariĝi, estiĝi (io), sukcesi

kasi

  • substantivo: planto, herbo, folio

ken

  • substantivo: ebleco, (nekonvencia) rajto, libereco
  • adjektivo (nekonvencia): ebla
  • antaŭverbo: povi (fari ion), rajti (fari ion)

kepeken

  • substantivo: uzo, (nekonvencia) praktiko
  • verbo w/ obj: uzi ion
  • prepozicio: (fari ion) per, kun la helpo de

kili

  • substantivo: frukto, legomo, fungo

kiwen

  • substantivo: malmolaĵo, metalo, ŝtono, solido
  • adjektivo: malmola, metala, solida

ko

  • substantivo: pulvoro, argilo, pasto, duonsolida

kon

  • substantivo: aero, esenco, spirito, (nekonvencia) gaso
  • adjektivo: nevidebla, efemera, (nekonvencia) gasa

kule

  • substantivo: koloro, (malofta) genro
  • adjektivo: bunta, pentrita
  • verbo: farbi, kolorigi

kulupu

  • substantivo: grupo, komunumo, firmao, socio, nacio, tribo
  • adjektivo: komunuma, socia

kute

  • substantivo: orela, aŭdeblo
  • adjektivo: ...-sonante
  • verbo: aŭdi, aŭskulti, obei

la

  • partikulo: "se/kiam" (prezenti kuntekston)

lape

  • substantivo: dormo, ripozo
  • adjektivo: dorma, dormema
  • verbo: dormi, ripozi

laso

  • substantivo/adjektivo: (la koloro) blua, verda (kaj ĝiaj nuancoj)
  • verbo: bluigi, verdigi

lawa

  • substantivo: kapo, menso
  • adjektivo: ĉefa, primara, kontrolanta, rega
  • verbo: kontroli, direkti, gvidi, posedi, regi

len

  • substantivo: ŝtofo, vestaĵo, tavolo de privateco
  • adjektivo: vestita, el ŝtofo
  • verbo: vesti, havigi tavolon de privateco

lete

  • substantivo: malvarmeco
  • adjektivo: malvarma, malvarmeta, kruda, nekuirita
  • verbo: malvarmigi

li

  • partikulo: (inter subjekto kaj verbo/adjektivo)

lili

  • substantivo: malgrandeco
  • adjektivo: malgranda, malmultaj, juna
  • verbo: malgrandigi

linja

  • substantivo: longa fleksebla objekto, ŝnuro, haroj

lipu

  • substantivo: plata objekto, libro, dokumento, papero, paĝo, rekordo, retpaĝo
  • adjektivo: plata, uzata kiel lipu, lipu-simila, de lipu

loje

  • substantivo/adjektivo: (la koloro) ruĝa (kaj ĝiaj nuancoj)
  • verbo: ruĝigi

lon

  • substantivo: vero, vivo, ekzistado
  • adjektivo: reala, vera, aktuala, ekzistanta
  • verbo w/o object: veri, ekzisti
  • prepozicio: en, ĉe, sur

luka

  • substantivo: mano, brako
  • nombro: 5 (malsimpla sistemo)

lukin

  • substantivo: okulo, vizio
  • adjektivo: ...-aspekta, vida
  • verbo: rigardi, vidi, legi
  • antaŭverbo: serĉi (fari ion)

lupa

  • substantivo: truo, pordo, orifico, fenestro

ma

  • substantivo: tero, ekstero, teritorio, lando

mama

  • substantivo: gepatro, prapatro, kreinto, origino, prizorganto
  • verbo: krei, gepatri, prizorgi

mani

  • substantivo: mono, granda malsovaĝigita besto
  • adjektivo: (nekonvencia) riĉa

meli

  • substantivo: virino, ino, edzino
  • adjektivo: ina

mi

  • substantivo: mi, min, ni, nin
  • adjektivo: mia, nia

mije

  • substantivo: viro, iĉo, edzo
  • adjektivo: iĉa

moku

  • substantivo: manĝaĵo
  • adjektivo: manĝebla, de manĝaĵo
  • verbo: manĝi, trinki, gluti

moli

  • substantivo: morto
  • adjektivo: mortita, mortanta
  • verbo: morti, mortigi

monsi

  • substantivo: dorso, malantaŭo, pugo
  • adjektivo: malantaŭa

mu

  • (iu ajn besta sono)

mun

  • substantivo: luno, stelo, nokta ĉiela objekto
  • adjektivo: luna, stela

musi

  • substantivo: ludo, arto
  • adjektivo: amuzanta, arta
  • verbo: amuzi, ludi, amuziĝi

mute

  • substantivo: kvanto
  • adjektivo: multa, pli
  • nombro: 3 aŭ pli (simpla sistemo), 20 (malsimpla sistemo)

nanpa

  • substantivo: nombro
  • adjektivo: -a (ordinala indikilo), matematika, nombra (nekonvencia) cifereca

nasa

  • adjektivo: stranga, malofta, ebria

nasin

  • substantivo: vojo, strato, direktivo, maniero, kutimo
  • adjektivo: strat-, kutima
  • verbo (nekonvencia): gvidi, montri la vojon

nena

  • substantivo: monteto, monto, butono, nazo
  • adjektivo: monteta, monta

ni

  • substantivo/adjektivo: ĉi tiu, tiu

nimi

  • substantivo: vorto, nomo

noka

  • substantivo: piedo, kruro, fundo, malsupra parto, subo

o

  • partikulo: (voki al homoj, komandoj)

olin

  • substantivo: amo, kompato, korinklino, respekto
  • adjektivo: amata, ŝatata, respektata
  • verbo: ami, respekti

ona

  • substantivo: li, ŝi, ili, ĝi
  • adjektivo: lia, ŝia, ilia, ĝia

open

  • substantivo: komenco
  • adjektivo: komenca
  • verbo: komenci, ŝalti
  • antaŭverbo: komenci (fari ion)

pakala

  • substantivo: domaĝo, eraro
  • adjektivo: rompita, malĝusta
  • verbo: rompi, fari erarojn
  • partikulo: (ĝenerala sakraĵo)

pali

  • substantivo: laboro
  • adjektivo: laboranta
  • verbo: (pri)labori, fari

palisa

  • substantivo: longa solida objekto, branĉo, bastono, (nekonvencia) longeco
  • adjektivo: longa

pan

  • substantivo: pano, greno, maizo, rizo, pico

pana

  • adjektivo: (nekonvencia) donita, sendita, ellasita
  • verbo: doni, sendi, elsendi, lasi

pi

  • partikulo: "de" (regrupigas du aŭ pli modifilojn)

pilin

  • substantivo: koro, sento, tuŝo, senco
  • adjektivo: sentanta, tuŝbazita
  • verbo: tuŝi, pensi, senti

pimeja

  • substantivo: (la koloro) nigra (kaj ĝiaj nuancoj), ombro
  • adjektivo: nigra, malhela
  • verbo: nigrigi, malheligi

pini

  • substantivo: fino
  • adjektivo: fina, farita, finita, pasinteco (kun tenpo)
  • verbo: fini, fermi
  • antaŭverbo: fini/halti ion

pipi

  • substantivo: insekto, cimo

poka

  • substantivo: kokso, flanko, proksima areo
  • adjektivo: najbara, proksima, apuda, flanka

poki

  • substantivo: skatolo, ujo, bovlo, taso, tirkesto
  • verbo (nekonvencia): meti en skatolon

pona

  • substantivo: bono, simpleco
  • adjektivo: bona, simpla, amika, paca
  • verbo: plibonigi, ripari

pu

  • substantivo: la oficiala Tokipona libro
  • adjektivo: kiel dirita en la oficiala Tokipona libro
  • verbo: interagi kun la oficiala Tokipona libro

La oficiala Tokipona libro nur difinas la verban signifon de la vorto "pu". (Kvankam la frazo "pu la" estas uzita por signifi "en ĉi tiu libro".) Iuj personoj en la Tokipona komunumo preferas nur uzi ĝin laŭ la verba signifo, dum aliaj uzas ĝin ankaŭ laŭ aliaj signifoj.

sama

  • substantivo: simileco, (ies) gefrato
  • adjektivo: simila, egala, gefrata
  • prepozicio: kiel

seli

  • substantivo: varmo, varmeto, kemia reakcio, fonto de varmo
  • adjektivo: varma, varmeta
  • verbo: varmigi

selo

  • substantivo: ekstera formo, ekstera tavolo, ŝelo, haŭto, limo
  • adjektivo: ekstera

seme

  • partikulo: kio? kiu? (por demandoj)

sewi

  • substantivo: area supra, supro, plej alta parto, ĉielo, dio
  • adjektivo: alta, supra, dia, sankta

sijelo

  • substantivo: korpo, fizika stato, torso
  • adjektivo: fizika, korpa

sike

  • substantivo: rondo, pilko, ciklo, rado, (kun tenpo) jaro
  • adjektivo: ronda, cirkla, sfera, de jaro
  • verbo: rondigi, ĉirkaŭi

sin

  • substantivo: noveco, aldono, (nekonvencia) ĝisdatigo, spico
  • adjektivo: nova, aldona, freŝa, ekstra
  • verbo: aldoni, ĝisdatigi

sina

  • substantivo: vi
  • adjektivo: via

sinpin

  • substantivo: vizaĝo, antaŭa parto, fronto, muro
  • adjektivo: vizaĝa, antaŭa

sitelen

  • substantivo: simbolo, bildo, skribado
  • adjektivo: simbola, skribita, registrita
  • verbo: skribi, desegni, registri

sona

  • substantivo: scio, informo
  • adjektivo: sciita
  • verbo: scii
  • antaŭverbo: scipovi

soweli

  • substantivo: termamulo, besto

suli

  • substantivo: grandeco
  • adjektivo: granda, peza, alta, grava, plenkreskula
  • verbo: kreski, grandigi, grandiĝi

suno

  • substantivo: suno, lumo, brilo, fonto de lumo
  • adjektivo: suna, hela
  • verbo: lumigi, brili

supa

  • substantivo: horizontala surfaco

suwi

  • substantivo: (nekonvencia) dolĉaĵoj, aromoj
  • adjektivo: dolĉa, aroma, bela, adorinda

tan

  • substantivo: kaŭzo, kialo, origino
  • adjektivo: origina
  • verbo kun objekto (nekonvencia): kaŭzi
  • prepozicio: de, pro

taso

  • partikulo (ĉe la komenco de frazo): sed, tamen
  • adjektivo: nur

tawa

  • substantivo: movado
  • adjektivo: movanta
  • verbo: movi
  • prepozicio: al, por, laŭ, opinie de

telo

  • substantivo/adjektivo: akvo, fluido, likvo
  • adjektivo: malseka, fluida, likva
  • verbo: akvumi, purigi

tenpo

  • substantivo: tempo, momento, okazo
  • adjektivo: tempa

toki

  • substantivo: parolado, konversacio, lingvo
  • adjektivo: parola, konversacia
  • verbo: paroli, diri, uzi lingvon, pensi

tomo

  • substantivo: domo, konstruaĵo, strukturo, endoma spaco, ĉambro
  • adjektivo: endoma

tonsi

  • substantivo: nebinara homo, transgenrulo
  • adjektivo: genra nekonformata, transgenra

"tonsi" estas la nura neoficiala vorto en ĉi tiu listo. Ĝin kreis la komunumo post kiam la oficiala libro eldoniĝis kaj ĝi estas la plej akceptita neoficiala vorto.

tu

  • nombro: 2
  • substantivo: divido
  • adjektivo: dividita
  • verbo: dividi

Uzi "tu" ĉe la fino de substantiva frazo ĝenerale rilatas al la nombro 2. Oni precizigas la sencon "dividita" per la partikulo "li":

kulupu tu -- du komunumoj

kulupu li tu. -- la komunumo estas dividita.

unpa

  • substantivo: sekso
  • adjektivo: seksa
  • verbo: seksumi

uta

  • substantivo: buŝo, lipoj
  • adjektivo: buŝa

utala

  • substantivo: batalo, defio, milito
  • adjektivo: agresema, militema
  • verbo: batali, defii

walo

  • substantivo: la koloro blanka (kaj ĝiaj nuancoj)
  • adjektivo: blanka, hela
  • verbo: blankigi

wan

  • nombro: 1
  • substantivo: parto (de io)
  • adjektivo: unuiĝinta, edziĝinta
  • verbo: kunigi, edziĝi

Uzi "wan" ĉe la fino de substantiva frazo ĝenerale rilatas al la nombro 1. Oni kutime precizigas la sencon "unuiĝinta" per la partikulo "li":

kulupu wan -- unu komunumo

kulupu li wan. -- la komunumo estas unuiĝinta.

kulupu mute wan -- 21 komunumoj (malsimpla nombra sistemo)

kulupu mute li wan -- multaj (aŭ 20) komunumoj estas unuiĝintaj.

waso

  • substantivo: birdo, fluganta estaĵo

wawa

  • substantivo: forteco, potenco, energio
  • adjektivo: forta, potenca, vigla

weka

  • substantivo: foresto, malproksimeco
  • adjektivo: foresta, fora, malproksima
  • verbo: forigi

wile

  • substantivo: deziro, volo, bezono
  • adjektivo: dezirata, bezonata, postulata
  • verbo: voli ion
  • antaŭverbo: voli fari ion

Unua paĝo

Follow me on Mastodon This page made with Vim Best viewed in Firefox jan li lukin e lipu ni lon tenpo mute