rnd's website logopriskribo kaj ekzemploj de Sitelen-pona

sitelen pona

"sitelen pona" ("simpla skribado" aŭ "bona skribado") estas ideografia skriba sistemo kreita por Tokipono de ĝia kreinto, Sonja Lang.

La parto de la oficiala libro, kiu priskribas Sitelenponon, eldoniĝis per nekomerciala CC-BY-NC 4.0 permesilo. Do, ĝi estas facile disponebla rete en aliaj kursoj, kiel la paĝo de jan Pije pri la sistemo, kiu priskribas ĝin preskaŭ tutsame kiel la oficiala libro.

ideografiaj sistemoj

En ideografia sistemo, ĉiu ideografiaĵo ĝenerale reprezentas unu vorton (aŭ kelkfoje eĉ frazon). La plej vaste konata ekzemplo de ideografia sistemo estas la hana signoj, kiujn oni uzas en Ĉinio kaj (aldone al iliaj propraj skribsistemoj) la japana kaj la korea.

Ideografiaj sistemoj estas bonaj por lingvoj, en kiu vortoj havas malmultajn aŭ neniujn fleksiojn (t.e. ili ŝanĝiĝas tre malmulte), kaj la gramatiko anstataŭe baziĝas sur kunmeto de jamaj vortoj (tia lingvo nomiĝas "analiza"). La ĉinaj lingvoj tre bone montras tiun ideon, kiel Tokipono.

Sed ĉar la baza vortaro de Tokipono uzas nur 120 vortojn (kaj kelkaj aldonitaj de la komunumo), la ideografia sistemo por Tokipono ankaŭ fariĝas signife pli facila lerni kaj uzi ol tiu de la ĉina, kiu postulas scion de pli ol 1500 signoj por flua legado. Krome, la plejparto de la signoj en Sitelenpono videble reprezentas la vortojn kaj iliajn signifojn -- ekzemple, "lawa", kiu signifas "kapon", laŭvide estas simbolo de kapo kun ĉapelo. "nanpa", kiu signifas "nombron", devenas de la cifera signo "#", kaj tiel plu. (Iagrade, ĉi tio estas vera ankaŭ por iuj hanaj signoj.)

Sitelenpona diagramo

diagramo de Sitelenponaj signoj

Ĉi tiu diagramo montras ĉiujn Sitelenponajn signojn de la 120 oficialaj vortoj, la gravajn vortojn en la dua oficiala libro ("nimi ku suli"), kaj iujn el la signoj ofte uzataj por novaj vortoj ("nimi sin") kaj alternativaj formoj ("nasin lukin ante"). Iuj el la alternativaj signoj estas miaj originalaj kreitaĵoj -- ĉi tiuj havas indikilon de malgranda ruĝa triangulo en la malsupra, dekstra angulo.

Tre simila al la latina alfabeto, ĝi estas skribita demaldekstre dekstren kaj desupre malsupren. Ĉiu Tokipona vorto skribiĝas per sia signo, sen kromaj spacetoj intervorte.

Adjektiva signo povas uziĝi kaj sur substantiva signo kaj sub ĝi por fari substantivan frazon. Tia signo ĝenerale nomiĝas "kunmetita signo".

Vi eble rimarkis, ke la "emblemo" de Tokipono, uzita sur la kovrilo de la oficiala libro kaj en la plejparto de retpaĝoj por prezenti ĝin (inklusive ĉi tiun), fakte estas la signoj Sitelenponaj por "toki pona". "pona" staras ene de la simbolo "toki".

Neoficialaj vortoj skribiĝas en kartuŝo (ronda formo, kiu ĉirkaŭas ĉiun signon). La unua sono de ĉiu signo literumas la nomon. Ekzemple, en la paĝo alligita ĉe la komenco (kaj uzita en la oficiala libro), "ma Kanata" oni skribas kiel "ma [kasi alasa nasin awen telo a]". (En iuj tiparoj, la kartuŝo povas anstataŭiĝi per krampoj.)

Sitelenpono laŭ ofta uzado

La informo en ĉi tiu parto ne estas parto de la oficiala strukturo de Sitelenpono. Ĝi entute baziĝas sur la uzo de Sitelenpono en la Tokipona komunumo.

Frazoj apartiĝas aŭ per punkto aŭ per spaco. Ĉiu alia interpunkcio (komoj, dupunktoj, ktp.) estas aŭ ellasita aŭ skribita per sia kutimaj signoj (ĉar en preskaŭ ĉiu okazo, ties ĉeesto aŭ foresto ne ŝanĝas la signifon de frazo).

Vortoj, aldonitaj de la Tokipona komunumo, kutime havas proprajn apartajn signojn kaj ne estas skribitaj kiel oficialaj vortoj.

Ĉar la demandosigno estas la signo por "seme", demandaj frazoj povas finiĝi per punkto aŭ pli malgranda demandosigno.

Iuj uzas kunmetitajn signojn inter kartuŝoj por skribi tutajn silabojn en unu spaco. Ekzemple, ĉi tiu tvito montras la neoficialan vorton "Nijon" ("Japanio") skribita kiel tri signoj: "nena-ilo", "jan-oko" and "nena".

Ekzemploj

Jen bazaj tekstoj skribitaj Sitelenpone.

wan ni pi lipu ni li sitelen kepeken sitelen pona. sina ken ala ken sona e ni.
/ toki pona li jo e nimi pi mute lili. tan ni nasin sitelen ni li ken: sitelen
wan li toki e nimi wan. sitelen ale li lukin sama kon
ona.

Traduko

Por pliaj tekstoj skribitaj Sitelenpone, inkluzive paĝon kiu instruas legadon de Sitelenpono per la signoj mem, rigardu la retpaĝon "tomo pi sitelen pona" de jan Tepu.

Tiparo

La teksto supra montriĝas per tiparo nomita "linja pimeja". Tamen, por montri Sitelenponon interrete, estas multaj aliaj ebloj. Jen la plej oftaj.

  • Tiparo nomita "linja pona" estas konata pro siaj simpla estetiko kaj kapablo kunmeti multajn signojn. Ĝi estas la plej populara elekto.

  • "sitelen pona pona" estas tiparo, kiu traktas iujn signojn tre malsimile al kutime en Sitelenpono, sed kiu aspektas bele en variaj grandecoj de la tiparo, kaj kiu ne postulas ian aliigon de Tokipona teksto por aspekti bele. Precipe, ĉi tiu estas mia plej ŝatata tiparo.

Iuj paĝoj en ĉi tiu retpaĝo ebligas la interŝanĝon de teksto inter la latina kaj Sitelenpono. La sekva agordo uzos la tiparon "sitelen pona pona", ĉar ĝi funkcias la plej bone je nemodifitaj Tokiponaj tekstoj, kaj ĝi funkcias bone je tekstoj, kiuj uzas vortojn ne-pu-ajn, neoficialajn, aŭ eĉ ne-Tokiponajn.

  • "linja suwi" estas freŝe kreita tiparo de alienpirate5. Ĝi oferas belaspektajn signojn kaj multe da komunume kreitaj vortoj.

  • Mi ambaŭ kreis tiparon por Sitelenpono, nomitan "insa pi supa lape". Ĝi baziĝas sur la tiparo "Bedstead" (tial, la nomo) kaj uzas la saman algoritmon por konverti malgrandajn bitmapojn de diversaj signoj en vektoran tiparon plene funkciantan.

Ekzemploj de malsamaj tiparoj

sitelen ni li sitelen kepeken sitelen pona.

sina ken ala ken sona e ona.

ma Kanata li suli.

jan pi sona mute li pali pona.

  • linja pona:

  • linja pona (silaboj per kunmetitaj signoj):

  • linja pimeja:

  • sitelen pona pona:

  • insa pi supa lape:

sitelen emoji / sitelen pilin

Sistemo nomita "sitelen emoĝio" (aŭ "sitelen pilin") adaptas ĉiun eblan signon de Sitelenponon al emoĝiaj signoj. Pro tio, oni povas uzi ĝin en multaj retpaĝoj kaj mesaĝiloj.


Paĝo pri aliaj skribsistemoj

Unua paĝo

Follow me on Mastodon This page made with Vim Best viewed in Firefox jan li lukin e lipu ni lon tenpo mute