Jen viropluv'
Tradukoj:
Ĉi tio estas traduko de la kanto “It’s Raining Men” de la grupo “The Weather Girls”. Ĝi estas ete inspirita per multlingva traduko de “Avlönskt”.
| Pliiĝas humido, |
| Depremiĝas aer', |
| Sciigas ĉiu font', |
| Strangega pri afer': |
| Duonen post la deka |
| Unufoje en histori' |
| Aperos viroj en ĉielo |
| Kaj falos sur ter’ de ĝi! |
| … |
| Jen viropluv'! |
| Laŭdu dion1! jen viropluv'! |
| Diluv'! |
| Ho, nun mi volas ekiri al la ekster' |
| Kaj malsekiĝi en ĉiu er’2! |
| … |
| Jen viropluv'! |
| Laŭdu dion! jen viropluv'! |
| Ĉia tipo eĉ! |
| Ĉia grando kaj kolor', |
| Kompleksio kaj humor'! |
| … |
| Klare, la naturo |
| Ankaŭ estas fraŭlin', |
| Ŝi iris ĉielen |
| Kaj plenumis la devon sian, |
| Subaĉetis anĝelojn |
| Por ke estas la kondiĉ', |
| En kiu por ĉiu ino |
| Troveblas perfekta iĉ'! |
| … |
| Sentas mi, ke proksimiĝas ŝtorm', |
| Proksimas komenc’ (proksimas komenc’)… |
| Freneziĝas volo en spirit’… |
| Ŝiri tegaĵon kaj resti en lit'! |
| … |
Esperanto ankaŭ havas literan pruntovorton “haleluja”, sed en miaj tradukoj, mi preferas uzi pli fundamentajn Esperantajn vortojn en ĉiuj eblaj okazoj ol rekte uzi pruntovortojn. ↩︎