retejo de /dev/urandom

Misc

Jen viropluv'

Tradukoj:

Ĉi tio estas traduko de la kanto “It’s Raining Men” de la grupo “The Weather Girls”. Ĝi estas ete inspirita per multlingva traduko de “Avlönskt”.


Pliiĝas humido,
Depremiĝas aer',
Sciigas ĉiu font',
Strangega pri afer':
Duonen post la deka
Unufoje en histori'
Aperos viroj en ĉielo
Kaj falos sur ter’ de ĝi!
Jen viropluv'!
Laŭdu dion1! jen viropluv'!
Diluv'!
Ho, nun mi volas ekiri al la ekster'
Kaj malsekiĝi en ĉiu er’2!
Jen viropluv'!
Laŭdu dion! jen viropluv'!
Ĉia tipo eĉ!
Ĉia grando kaj kolor',
Kompleksio kaj humor'!
Klare, la naturo
Ankaŭ estas fraŭlin',
Ŝi iris ĉielen
Kaj plenumis la devon sian,
Subaĉetis anĝelojn
Por ke estas la kondiĉ',
En kiu por ĉiu ino
Troveblas perfekta iĉ'!
Sentas mi, ke proksimiĝas ŝtorm',
Proksimas komenc’ (proksimas komenc’)…
Freneziĝas volo en spirit’…
Ŝiri tegaĵon kaj resti en lit'!

  1. Esperanto ankaŭ havas literan pruntovorton “haleluja”, sed en miaj tradukoj, mi preferas uzi pli fundamentajn Esperantajn vortojn en ĉiuj eblaj okazoj ol rekte uzi pruntovortojn. ↩︎