internet time @ ???
tenpo ni li "???"

rnd's website |

toki pona paĝo 11 - nombroj

La vortprovizo de ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
wan unu, parto (de io), kunigita
tu du, dividi, dividita
sike rondo, ronda, pilko, jaro
mani mono, granda malsovaĝigita besto
esun komerco, merkato, butiko, interŝango
mun luno, ŝtelo, nokta ĉiela objekto
nanpa nombro, (ordala indikilo)
poki skatolo, ujo, bovlo, taso, tirkesto
sin nova, aldonita, freŝa, ekstra
suno suno, lumo, heleco, brili

nombroj

La plej bazaj nombroj Tokipone estas ĉi tiuj vortoj:

Ĉi tio estas, memevidente, tre limigita sistemo. Sed Tokipono ne estas unika: lingvoj de iuj ĉasist-kolektistaj socioj limigas siajn nombrojn je tri, du, aŭ eĉ unu. (Fakte, oni raportas, ke la piraha lingvo havas vortojn nur por “malgranda kvanto” kaj “granda kvanto”, kaj ke la valoroj ŝanĝiĝas kuntekste.)

Tamen, estas ankaŭ dua, aldonita sistemo, kiu oficiale estas difinita, kaj estas ofte uzata por priskribi pli grandajn nombrojn. Ĝi reuzas iujn tokiponajn vortojn kiel aldonitajn nombrojn:

En ĉi tiu sistemo, vortoj estas aldonitaj aŭ ripetitaj por formi nombrojn. Ekzemple, 42 estas “mute mute tu” (20+20+2) kaj 18 estas “luka luka luka tu wan” (5+5+5+2+1).

Kiel vi povas vidi, ĉi tiu ankoraŭ estas sufiĉe limigita sistemo. Nur por nomi la jaron, en kiu ĉi tiu paĝo estas originale skribita (2020), oni bezonus ripeti la vorton “ale” dudekoble kaj aldoni unu “mute” ĉe la fino.

Ĉiuj de ĉi tiuj limigiloj estas parto de la Tokipona filosofo de simpligado de pensoj kaj evitado de nenecesa detalo. Iuj homoj provis krei aliajn nombrajn sistemojn, sed neniu trovis vastan akceptitecon.

Uzi nombrojn

Sendepende de la specifa sistemo, nombroj estas traktataj kiel adjektivoj kaj aldonataj ĉe la fino de substantivoj aŭ substantivaj frazoj:

soweli wan – unu besto

waso lili tu – du malgrandaj birdoj

Por ordinalaj nombroj (unua,dua…), la vorto “nanpa” post la nombro estas uzata.

jan nanpa wan – unua homo

tomo nanpa mute luka luka wan – tridek unua domo (aŭ domo #31)

La frazo “nanpa wan” kelkfoje estas uzata kun adjektivoj kiel superlativa modifilo:

nena (Ewelesu/Somolunma) li nena suli nanpa wan lon ma ale. – Monto (Everest/Chomolungma) estas la plej granda monto en la tuta mondo.

La kalendaro

En kombinaĵo kun “tenpo”, la vortoj “suno”, “mun” kaj “sike” ofte estas uzata por priskribi periodojn de tempo:

tenpo suno – tago (“suna tempo”)

tenpo pimeja – nokto (“malhela tempo”)

tenpo mun / tenpo sike mun – monato (“luna tempo / luna ciklo”)

tenpo sike / tenpo suno sike – jaro (“ronda tempo / suna ronda tempo”).

nanpa

Krom ordinalaj nombroj, la vorto “nanpa” mem povas signifi “nombro” aŭ “cifero”. Ekzemple,

ilo nanpa – kalkulilo (“nombra ilo”)

nanpa pona – poentaroj (“bonaj nombroj”)

Kompreneble, oni devas esti zorgema tiel, ĉar uzo de veraj nombroj en ĉi tiu okazo estus konfuzanta. Ekzemple, ĉu “ilo nanpa tu” signifas “dua ilo” aŭ “du kalkuliloj”? En la posta ekzemplo, oni povus rearanĝi la vortojn al “ilo tu nanpa”.

Vetero

Por paroli pri vetero, la ofte uzata frazo estas “[substantivo] li lon”, kiu laŭvorte signifas “[noun] ekzistas” kaj tradukiĝas al “Estas [noun]e”. Ekzemploj:

suno li lon. – Estas sunplene.

telo sewi li lon. – Pluvas. (“Ĉiela akvo” ekzistas.)

seli li lon. – Varmas.

lete li lon. – Malvarmas.

Dialektaj diferencoj

Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.

Diversaj kursoj estas malsamaj rilate ordinalajn nombrojn.

La oficiala libro kaj la “12 days of sona pi toki pona” sugestas simple aldoni “nanpa”, post la nombro, dum la kurso “o kama sona e toki pona!” sugestis aldoni “pi nanpa” kaj la nombron.

jan nanpa wan – unua homo

jan pi nanpa wan – unua homo

En la komunumo, la unua vojo estas iomete pli disvastigita, do ĉi tiu kurso sekvos ĝian ekzemplon.

Ekzercoj

Nun, penu solvi la signifojn de ĉi tiuj frazoj.

Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.

Respondoj

Antaŭa paĝo Unua paĝo Sekva paĝo