internet time @ ???
tenpo ni li "???"

rnd's website |

Tokipono paĝo 7 - ekkrioj, demandoj, ordonoj kaj nomoj

La vortlisto de ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
a (emocia ekkria vorteto)
anu
mu (iu ajn bleko de besto)
o (por alparoli kaj ordoni)
seme kio? (por demandoj)
vorto signifo
kute aŭskulti, aŭdi, obei, orelo
nimi vorto, nomo
lawa kapo, gvidi, posedi, regi, ĉefa
anpa humila, modesta, dependa, konkeri/venki, klini malsupren
insa eno, interno, centro, ventro

Notoj pri la vortoj

La verbaj signifoj de “anpa” ŝajnas rekte kontraŭaj, sed la praktika signifo ŝanĝiĝas depende de la vorto, kiu sekvas ĝin.

Kiam oni uzas “anpa” kiel transitivan verbon per “e” antaŭ rekta objekto, tiam tio signifas “konkeri” aŭ “venki”:

Tamen, kiam oni uzas “anpa” netransitive, sen rekta objekto, aŭ kun prepozicio kiel “tawa”, tiam tio signifas “klini sin”:

Sole, la vorto “anu” signifas “aŭ”:

ona li pona mute anu ike mute. mi sona ala. – Ĝi estas tre bona aŭ tre malbona. Mi ne scias.

Ekkrioj kaj ordonoj

La vorto “a” estas emocia interjekcio; ekkria vorteto uzata por emfazi aŭ por aldoni emocion al frazo. Kutime, oni metas ĝin je la fino de frazo, aŭ ĝi memstare rolas kiel frazo.

sina suwi a! – Ho, vi tiel ĉarmas!

Pli precize, oni indikas ridadon per la frazo “a a a!” (ha ha ha!).

La vorto “mu” anstataŭas ĉian sonon faritan de ĉia besto.

Oni uzas la vorton “o” por alparoli homojn kaj por doni ordonojn.

Se ĝi staras sole je la komenco de frazo, la resto de la frazo fariĝas ordono.

o kute e mi! – Aŭskultu min!

Kiam oni uzas ĝin post substantiva frazparto, ĝi alparolas personon.

sina o! – He, vi!

jan ale o! – Ho, ĉiuj!

Eblas kunigi ambaŭ uzojn.

jan pali o, kepeken e ilo awen! – Laboranto, uzu protektilojn!

Demandoj

Ekzistas du manieroj fari demandojn en Tokipono.

Por fari simplan ĉu-demandon, oni anstataŭigu la pridemandatan vorton per la strukturo “[vorto] ala [vorto]”.

sina pona ala pona? – Ĉu vi enordas? (“Ĉu vi bonas?”)

Ne ekzistas vortoj por “jes” kaj “ne”, do por respondi pozitive oni ripetas la demandatan vorton, kaj por respondi negative, oni aldonas “ala”.

pona. – Jes.

pona ala. – Ne.

(Mi aŭdis, ke ĉi tiu strukturo estas simila al tiu de la mandarena.)

ona li pali ala pali? – Ĉu ŝi/li laboras?

jan lili li moku ala moku? – Ĉu la infanoj manĝas?

Alternative, anstataŭ tio, oni povas aldoni “anu seme” (“aŭ kio?”) je la fino de la frazo.

sina pona anu seme? – Ĉu vi enordas?

Por ne-ĉuaj demandoj, faru normalan frazon kaj metu “seme” tien, kie vi petas informon:

sina pali e seme? – Kion vi faras? (“Vi faras kion?”)

jan seme li pakala e ona? – Kiu rompis ĝin? (“Kiu persono rompis ĝin?”)

ijo ni li seme? – Kio estas ĉi tiu objekto? (“Ĉi tiu objekto estas kio?”)

sewi li laso tan seme? – Kial la ĉielo estas blua? (“Ĉielo bluas pro kio?”)

Nomoj (propraj adjektivoj)

Ĝis nun en ĉi tiuj paĝoj, nur Tokiponaj vortoj uziĝas por paroli pri aferoj kaj personoj. Sed ĉi tio ja ne sufiĉas por voki iun uzante ties nomo. Por personaj nomoj, Tokipono ofte uzas tiel nomate “neoficialajn vortojn.” Plej ofte temas pri nomoj de personoj, urboj, landoj, ktp laŭ la devena lingvoj, adaptitaj al la elparolmaniero de Tokipono. Malkiel ĉiuj vortoj Tokiponaj, la unua litero estas majuskla.

Neoficialaj vortoj ĉiam estas adjektivaj. Pro tio, ĉiam staras antaŭ ili substantivo aŭ substantiva frazo, kiu tipigas la nomon.

jan Mimi – (la persono) Mimi

ma Kanata – (la lando) Kanado

toki Inli – (la lingvo) angla

ma tomo Napoli – (la urbo) Napolo

Plue, la neoficialaj vortoj povas servi por adjektivoj:

jan Kanata – persono Kanada

Estas pluraj manieroj adapti propralingvajn nomojn al la sonoj de Tokipono, do povas okazi, ke ekzistas pluraj tokiponigoj de la sama nomo de urbo aŭ lando. (Kvankam ekzistas vortaroj, kiuj enhavas listojn de tokiponaj nomoj de landoj, urboj kaj lingvoj.)

Parolantoj de Tokipono rajtas libere elekti sian propran tokiponan nomon. Aŭ oni adaptas la nomon el sia propra denaska lingvo al Tokipono, aŭ oni elpensas ion novan.

Eble vi rimarkis, ke nomoj de homoj havas “jan” antaŭ si. Homoj el la tokipona komunumo povus fojfoje referi al si per sia tokipona nomo, eĉ kiam ili uzas alian lingvon. Tiuokaze ili daŭre metas “jan” je la komenco.

La paĝo 7a enhavas pli da informoj pri tio, kiel oni faru proprajn adjektivojn.

Kvankam ĉi tio ne estas la plej ĝusta eblo, oni povas senprobleme ne uzi tokiponigitan nomon kaj simple elparoli aŭ literumi la nomon tiel, kiel en la propra lingvo (aŭ la lingvo de la priparolata persono). Ekzemple, se iu nomiĝas Robert, oni povas nomi tiun “jan Lope” “jan Robert”.

Ekzemploj

o toki ala a! – Silentu! (“Ne parolu!”)

sina pali ala pali e ni? – Ĉu vi faris tion?

mi jan Antu. mi lon ma Mewika. – Mi estas Andrew. Mi loĝas en Usono.

nimi sina li seme? – Kio estas via nomo?

jan lawa mi li ike mute. – (Mia ĉefo / nia gvidanto) estas tre malbona.

jan Lopin o, toki! – Saluton, Robin!

Ekzercoj

Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.

Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.

Respondoj

Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo