rnd's website logoTokipono paĝo 1 - simplaj frazoj

La vortlisto de ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
mi mi, ni
sina vi, vi ĉiuj
ona li, ŝi, ili, ĝi, (ri), oni
li (inter subjekto kaj verbo/adjektivo)
pona bona, simpla, plibonigi, ripari
ike malbona, malica, malsimpla, nenecesa
suli granda, grandioza, grava, pligrandigi
lili malgranda, malmultaj, juna, malgrandigi
kili frukto, legomo, (manĝebla) fungo
soweli tera mamulo, besto

Ni komencu per la plej baza frazostrukturo en Tokipono:

[substantivo] li [substantivo / adjektivo].

En Esperanto tio signifas:

[Substantivo] estas [substantivo].

[Substantivo] estas [adjektivo].

Ekzemple:

ona li suli. - (Li/ŝi/ĝi/ili) estas (granda/grava)(j).

Kiel vi povas vidi, unuopa vorto povas havi plurajn rilatajn signifojn. En praktika uzado, "ona" kaj "suli" estas pli klaraj pro kunteksto.

kili li pona. - (Frukto/legomo/fungo)(j) estas bona(j).

Kaj en ĉi tiu ekzemplo, ne havus sencon uzi alian signifon de "pona" ol "bona".

La regulo havas escepton. Se la subjekto estas nur "mi" aŭ "sina", oni ne bezonas aldoni la vorton "li". Tial, anstataŭ

sina li suli. - Vi estas grava.

oni diras

sina suli. - Vi estas grava.

Ekzercoj

Do, kiel vi esprimus ĉi tiujn ideojn?

  • Li estas malgranda.
  • Bestoj gravas.
  • Mi estas granda.
  • Ĝi estas hundo.
  • Vi estas malbona.

Respondoj

Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo

Follow me on Mastodon This page made with Vim Best viewed in Firefox jan li lukin e lipu ni lon tenpo mute