rnd's website logolipu sona pona (Tokipona kurso)

Ĉi tio estas aro de paĝoj cele al prezento de neoficiala lingvokurso pri Tokipono, planlingvo origine kreita en la jaro 2001 kaj iom-post-iom reviziita dum pluraj jaroj de Sonja Lang.

La lingvo baziĝas sur ideoj pri minimumisma strukturo kaj simpligo de pensmanieroj, kiuj aliformigas komplikajn ideojn en pli bazajn erojn. Ĝi uzas nur 120 "oficialajn vortojn" (kun kelkaj pliaj vortoj foje uzataj de la komunumo). Ĝi havas treege simplan gramatikon kaj uzas malmultajn sonojn, kiuj estas facile distingeblaj unu de la alia.

Tial, oni taksas la lingvon treege facila lerni. Certaj personoj asertas scipovon pri legado post nur kelkaj tagoj, kaj altan scipovon post nur unu-du semajnoj.

Malgraŭ tio, limigoj akompanas simplecon. Multaj vortoj havas plurajn sencojn, kaj kelkaj frazoj estas plursencaj sen kunteksto. Por esprimi multajn konceptojn kaj ideojn en Tokipono, oni devos krei novajn dirmanierojn aŭ eĉ tute aliformigi ilin. Kiel jam menciite, tio ĉi rilatas al la koncepto de la lingvo.

Kunteksto estas tre grava en Tokipono. Estas eble, ke pluraj personoj priskribos simplajn ideojn tute malsimile. Ankaŭ ĉi tio rilatas al la koncepto de la lingvo. Eĉ kelkajn regulojn de la lingvo oni interpretas en diversaj manieroj, pro ties denaska lingvo aŭ ties opinioj pri tio, kiel plej bone diri ion.

Plue, Tokipono estas kreita por esti facila uzi, sendepende de la denaska lingvo. La sonoj kaj silaboj en Tokipono estas klaraj kaj apartaj. Ili troviĝas en multaj nacilingvoj. Ankaŭ la vortaro inspiriĝas el multaj lingvoj de la tuta mondo.

Pri ĉi tiu kurso

Hodiaŭ, estas multaj bonaj rimedoj por lerni Tokiponon. La plej gravaj (kaj plej bonaj miaopinie), estas la oficiala Tokipona libro (ankaŭ nomata "pu") eldonita en 2014 de Sonja Lang mem. Ĝi ne estas senpaga, sed ĝi estas bone skribita libro kun aldono de tekstoj legindaj, kaj ĝi tre bone klarigas la lingvon.

Amuza videa kurso estas tiu de jan Misali, "12 days of sona pi toki pona" en Jutubo. Ĝi traktas la tutan lingvon per 12 mallongaj videoj, kiuj ĉiuj havas 10 vortojn de la oficiala vortaro (he: la strukturo de miaj paĝoj inspiriĝis el ĝi.)

Antaŭe, la retkurso "o kama sona e toki pona!" ("lernu Tokiponon!") de Bryant Knight (aŭ "jan Pije") estis plia grava kurso. Ĝi estis unu el la plej fruaj Tokiponaj paĝoj interrete, antaŭ ol ĝia kreinto ĉesis ĝisdatigi ĝin.

Tiel ĉi, tiu kurso enhavis malsamajn uzojn de certaj vortoj. La pli fruaj eldonoj de la kurso ankaŭ instigis disputadon pro inkluzivo de kelkaj frazoj kaj tekstoj iom maltoleremaj.

Ĉi tie, mi intencas prezenti eldonon, kiu konsideras la multajn diversajn manierojn skribi kaj paroli Tokiponon, inkluzive nuntempan uzadon. Certaj paĝoj enhavos rubrikojn de "Dialektaj diferencoj", en kiu oni pritraktos ĉi tiujn diferencojn. Iuj el la pli gravaj diferencoj estos tuj priskribitaj. Mi proponos mian personan opinion pri iuj diferencoj. Tial, kvankam mi celas plene ampleksigi la kurson, ĝi ne estas senopinia.

La paĝo je cifero 0 enhavos bazajn informojn pri la literumo de la lingvo kaj ĝia elparolo, kaj ĉiu sekva paĝo prezentos 10 vortojn el la 120 en la vortaro de la lingvo.

Enhavo

Paĝoj

Kromaj paĝoj

Originala enhavo

Programoj

Jen ligiloj al programoj, kiujn mi persone opinias utilaj.

  • vortarilo "ding" estas simplaspekta kaj facila vortarilo kiu, defaŭlte, inkluzivas vortarojn germana-al-anglajn, sed ankaŭ disponeblas dosieroj Tokipono-al-anglaj en ĉi tiu paĝo.

  • klavaro Tokipono por poŝtelefonoj Androidoj. Ĝi ebligas la latinan kaj emoĝiojn Sitelenponajn, kun kelkaj pliaj kapabloj de Sitelenpono. (ankoraŭ laborata)

Aliaj retaj kursoj

  • La lecionoj de Jonathan Gabel instruas Tokiponon kaj kiel lingvon, kaj kiel Sitelensitelenon, iom ornamplena kaj iom malofta skribsistemo por Tokipono.

Utilaj iloj

Krom la ĉi-menciitaj libro kaj kursoj, jen pliaj bonaj paĝaroj kaj ligiloj por tiuj dezirantaj lerni aŭ utiligi Tokiponon:

La originalaj verkoj de aliaj

Konversaciaj grupoj kaj babilejoj


Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 Unported License.

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0 International License.

Follow me on Mastodon This page made with Vim Best viewed in Firefox jan li lukin e lipu ni lon tenpo mute