rnd's website logoTokipono paĝo 5 - jen tio ĉi

La vortlisto de ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
ante malsama, ŝanĝita, ŝanĝi
awen resti, daŭri, elteni, teni, protekti
en kaj (kombinas subjektojn)
kalama sono, bruo, soni
kulupu grupo, komunumo, socio
lape dormi, resti
mute multaj, pli, kvanto, tre
ni ĉi tio, ĉi tiu
pakala rompi, eraro, (ĝenerala sakraĵo)
seli fajro, varmo, ĥemia reago

Antaŭ ol aliri al tute novaj tipo de vortoj kaj gramatikaĵoj, ni plenigu iujn truetojn en via scio.

Per la vorto "en" oni povas kombini plurajn subjektojn en unu frazo:

mi en sina li moku. -- Vi kaj mi manĝas.

Sciu, ke oni ne uzu ĝin por kombini plurajn verboj aŭ objektojn -- mi klarigos kiel ĝuste fari tion en la paĝo 4.

Per la vorto "mute" oni povas specifi, ĉu la subjekto (aŭ objekto) estas singulara aŭ plurala.

jan utala mute -- multaj soldatoj

mi mute -- ni

Jen kelkaj ekzemplofrazoj:

jan lili mute li lape. -- La infanoj dormas.

kiwen suli li pakala e tomo lipu. -- Granda ŝtono difektis la bibliotekon ("libran domon").

mi pakala lili. -- Mi eraretis.

ilo sina li kalama mute ike. -- Via ilo faras multe da aĉa bruo.

La vorto "ni"

La plej simpla maniero uzi la vorton "ni" estas por signifi "ĉi tio" aŭ "ĉi tiu":

kulupu ni li pona mute. -- Ĉi tiu komunumo estas bonega ("multe bona").

Tamen, ĝi havas multe pli da utilo ol nur tio. Oni povas uzi la vorton "ni" ankaŭ por fari pli komplikajn frazojn.

Oni povas uzi ĝin por paroli pri tio, kion aliaj homoj diras (aŭ eĉ por citi ilin, depende de kunteksto):

jan lili li toki e ni: sina pona. -- La infano diris, ke vi estas bona.

ona li toki e ni: "toki! sina pona lukin." -- Ŝi/li diris: "Saluton! Vi aspektas bele."

Aŭ eblas uzi ĝin por doni eĉ pli detalajn priskribojn de subjektoj aŭ objektoj.

jan pali ni li pali e tomo mi: ona li jo e kiwen mute. -- La laboristo, kiu havas multajn ŝtonojn, faris mian domon. ("Ĉi tiu laboristo faris mian domon: ŝi/li havas multajn ŝtonojn.")

Dialektaj malsamaĵoj

Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas kelkajn ideojn.

Ne estas interkonsento pri tio, ĉu eblas uzi "en" en frazpartoj, kiuj uzas la partikulon "pi" (kiun mi klarigos en paĝo p). Krome, Sonja Lang mem diris, ke uzi "en" por kombini plurajn objektojn "ne estas tute malĝuste"(1), sed por klarigi plu, tio estas nur maleleganta stilo.

Ekzercoj

Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.

  • kulupu sina li ante mute.
  • jan ike li pakala e ilo mi.
  • mi pali e tomo ni.
  • jan utala pona mute li awen e kulupu ni.
  • kulupu suli li awen, li suli e ona.

Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.

  • Varma manĝaĵo estas tre bona.
  • Dormantaj infanoj ne bruas.
  • La (multaj) laborantoj diris, ke ili estas fortaj kaj fortikaj.
  • Vi aspektas malsame.
  • Ĉi tiu domo tenas la varmon.

Respondoj

Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo

Follow me on Mastodon This page made with Vim Best viewed in Firefox jan li lukin e lipu ni lon tenpo mute