rnd's website logoTokipono paĝo 3 - verboj kaj akuzativo

La vortlisto de ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
e (akuzativa markilo)
ijo io, afero, objekto
ilo ilo, maŝino, aparato
lipu libro, dokumento, papero
lukin okulo, rigardi, vidi, peni
olin ami, amo, korinklino
pali fari, labori, laboro
pana doni, sendi, ellasi
telo akvo, likvo, akvumi, lavi
tomo domo, ĉambro, konstruaĵo

Por aldoni verbon al la frazo, uzu ĉi tiun strukturon:

[substantivo] li [verbo]

Ekzemple,

mije li pali. - Viro laboras.

Oni povas aldoni adjektivojn kaj al la substantivo kaj al la verbo. Se oni aldonas ĝin al verbo, la adjektivo rolas kiel adverbo.

jan wawa li pali pona. - Fortulo laboras bone.

Ne estas maniero por distingi, ĉu vorto en ĉi tia frazo estas adjektivo ĉu verbo. Ekzemple, la frazo "mi moku" povas signifi aŭ "mi manĝas" aŭ "mi estas manĝaĵo."

Verboj ne havas informon pri tempo en si (Esperante: -is, -as, -os). Mi klarigos manieron por specifi tempon poste en alia paĝo.

Por aldoni objekton -- la akuzativa parto de la frazo -- uzu la partikulon "e" en ĉi tiu strukturo:

[subjekto] li [verbo] e [objekto]

jan wawa li pali e tomo. - Fortulo faras domon.

Ankaŭ objekto povas ricevi adjektivon.

jan pali li pana e moku pona. - Laboranto donas bonan manĝaĵon.

Jen kelkaj frazoj:

jan pona mi li pona e ilo lukin. - Mia amiko (plibonigas/riparas) rigardilon (okulvitrojn, teleskopon, mikroskopon, ktp).

mi telo e moku. - Mi lavas la manĝaĵon.

mi olin e meli mi. - Mi amas mian edzinon.

Ĉar la vorto "lukin" mem priskribas la agon vidi, kaj ne la aspekton, oni kutime faras komplimenton pri aspekto ĉi tiel:

sina pona lukin. - Vi aspektas bone ("Vi bonas vide / en vida maniero").

Ekzercoj

Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.

  • jan lili li pana e telo lukin.
  • ona li lukin e lipu.
  • soweli ike li utala e meli.
  • jan utala li moku e kili suli.
  • soweli lili li moku e telo.
  • mi telo e ijo suli.

Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.

  • Ŝi amas ĉiujn ("ĉiujn homojn").
  • La banĉambro ("akva domo") bonas.
  • Mi disdonas dokumentojn.
  • Malica soldato rigardas vian domon.
  • Miaj iloj funkcias ("laboras") bone.

Respondoj

Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo

Follow me on Mastodon This page made with Vim Best viewed in Firefox jan li lukin e lipu ni lon tenpo mute